Patriarko de Konstantinopolo
la plejaltrangulo de la Ortodoksa Eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Patriarko de Konstantinopolo, plentitole Lia Plej Dia Tut-Sankta Moŝto, la Ĉefepiskopo de Konstantinopolo, Nova Romo, kaj Ekumena Patriarko (antikve-greke Ἡ Αὐτοῦ Θειότᾰτος Πᾰνᾰγιώτᾰτος, ὁ Ἀρχιεπίσκοπος Κωνστᾰντῑνουπόλεως, Νέᾱς Ῥώμης καί Οἰκουμενῐκός Πᾰτρῐᾰ́ρχης), estas la ekumena patriarko, la "unua inter egalaj" en la orienta ortodoksa komunio. En tiu ĉi rolo, li servas kiel la spirita ĉefo kaj unuaranga proparolanto por la tuta komunio (do, "unua"), sed li havas nenian oficialan aŭtoritaton super la aliaj 15 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj (do "inter egalaj"). Aktuale la patriarko de Konstantinopolo estas Bartolomeo la 1-a.