urbo en Birmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Patejn estas signifa universitata urbego, havenurbo kaj katolika diocezo en Birmo. Ĝi estas ankaŭ subŝtata kaj distrikta ĉefurbo.
Patejn situas laŭ la samnoma rivero Patejn, kiu estas okcidenta branĉo de rivero Iravadio. La urbego kuŝas 190 km de Jangono.
Patejn estis parto de reĝlando antaŭ la kolonia erao. La alvenintaj portugaloj vokis Pathein-on "Cosmim." La britoj konstruis fortikaĵon kaj establis garnizonon en 1826 post la unua angla-birma milito.
Patejn estas komerca centro pri rizoj kun rizmuelejoj. La buntaj manfaritaj sunombreloj estas vaste konataj ĉie en Birmo, same la manfaritaj ceramikaĵoj, korboj kaj siteloj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sezamojn, arakidojn, jutojn, maizojn, tabakojn, kapsikojn ktp. Menciindas la fiŝkaptado kaj kolektado de testudoovoj.
Patejn estas alirebla voje, fervoje, ŝipe, aere. La haveno estas samtempe mara kaj rivera.
Patejn havas tropikan klimaton kun musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 22-32 °C. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.