![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Template-Vicar_Forane%252C_Dean_-_Prior.svg/langeo-640px-Template-Vicar_Forane%252C_Dean_-_Prior.svg.png&w=640&q=50)
Paroĥestro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paroĥestro, el la popola greka πάροχος, ĝenerale estas sacerdoto kiun la kristana episkopo sendas pastre regi porcion de la kristana komunumo kiun la kanona juro (ne nur katolika) nomas «paroĥo». La aŭtoritato de la paroĥestro dependas el tiu de la episkopo: fakte li estas sendita por realigi la celojn kiujn la episkopo elektas por sia diocezo. Tiu jura paroĥestra figuro distingiĝas el tiu de la vikario kiu estas, ĝenerale dirite, anstataŭanto de la paroĥestro aŭ lia helpanto (Foje tiu koncepto-situacio estas esprimata per la vortoj «ekonomo», intendanto kaj similsencaj).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Template-Vicar_Forane%2C_Dean_-_Prior.svg/640px-Template-Vicar_Forane%2C_Dean_-_Prior.svg.png)
En la Katolika Eklezio, foje paroĥestro tenas kelke da jurisdikcio sur limantaj paroĥoj, unuigitaj en «pastradaj unioj» (kies nomoj varias de diocezo al diocezo), aŭ respondece estas kanoniko de kapitulo. Tio okazas nur pro la delego de la episkopo.
Hodiaŭ ne raras ke diversaj paroĥoj asociigitaj havas diversajn pastrojn, kie nur unu estas la paroĥestroj dum la aliaj vikarie respondecas en la najbaraj preĝejoj.
Nomoj kaj funkcioj samas ofte en la organizado de diversaj kristanaj eklezioj, kiel en la anglikana kaj protestantaj.