From Wikipedia, the free encyclopedia
Parolado de la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin pri situacio en Krimeo okazis la 18-an de marto 2014 en Moskva Kremlo. Ĝi estis direktata al la Federacia Asembleo de Rusio kaj kunligita kun peto de la Parlamento de Krimeo pri akcepto de la respubliko al konsisto de Rusia Federacio.
Ĝi okazis du tagojn post la Referendumo pri statuso de Krimeo, dum kiu pli ol 96% loĝantoj (oficiale) subtenis apartenadon de Krimeo al Rusio kiel Respubliko Krimeo.
Dekomence Vladimir Putin konstatis, ke la referendumo okazis tute kontentige al internacia juro, kaj ĝiaj rezultoj estas veraj.
Li asertis, ke historie Krimeo kaj Sebastopolo estis rusa loko:
|
En tiu loko pasis komuna historio de rusa, ukraina kaj krime-tatara popoloj; Krimeo estas unuiĝo de iliaj kulturoj:
|
Li promesis, ke en Krimeo estos tri ŝtataj lingvoj: rusa, ukraina kaj krime-tatara.
Putin ankaŭ diris, ke nun en Ukrainio ŝtata potenco estas uzurpita de novnazioj, rusmalamantoj kaj kontraŭjudismanoj, kiuj organizis renverson en Ukrainio kaj tre influas al la vivo en Ukrainio:
|
Li atentigis, ke Krimeo estas strategia objekto, kiu povas esti reale sendependa nur en konsisto de Rusio, por ke oni evitu disvastigiĝon de NATO al ĉi tiu teritorio. Li diris, ke Ukrainio estas partnero de Rusio, sed nepre devas garantii efektivigon de interesoj de la rusa loĝantaro en Ukrainio; Rusio ĉiam defendos ilin. Krome, li dankis krimeanojn pro ilia decido.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.