kantono en Luiziano, Usono, historie nomata 'paroĥo' From Wikipedia, the free encyclopedia
Paroĥo okcidenta Baton Rouge (angle West Baton Rouge Parish, france Paroisse de Bâton-Rouge Ouest) estas kantono en la usona subŝtato Luiziano. Ĝia sidejo estas en Port Allen, ne en la najbara urbo Baton Rouge (kiu estas la sidejo la najbara paroĥo orienta Baton Rouge). La paroĥo estis fondita la 30-an de novembro 1806.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la paroĥo vivis 27 199 personoj sur areo de 204 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 133 loĝantoj/km².
Kiel ĉiuj luizianaj kantonoj ĝi nomiĝas en la angla lingvo parish (= paroĥo).
Okcidenta Baton Rouge statistike estas kalkulata al la metropola statistika areo Baton Rouge kaj al la kombinita statistika areo Baton Rouge / Pierre Part.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.