Paralleltonaloj estas en la muzikteorio maĵoraj kaj minoraj tonaloj, kiuj estas notitaj kun la samaj antaŭsignoj. Superrigardon super la paraleltonaloj donas la kvintociklo.

Ekzemplo: D-maĵoro kaj b-minoro havas la samajn antaŭsignojn (du diesoj: F♯ kaj C♯). Oni diras:

Paraleltonaloj ĉiam estas tercioparencaj tonaloj (B estas etan tercion pli malalta ol D, resp. D estas etan tercion pli alta ol B).

Trisonoj elprenitaj el paraleltonaloj nomiĝas paralelakordoj. En la funkciteorio, kiu devenas el la germanlingvaj regionoj, paralelakordoj estas signitaj per p resp. P, ekz. Tp = minorparalelo de maĵor-toniko, Dp = minorparalelo de maĵordominanto, dP = maĵorparalelo de minordominanto ktp.

La paraleltonalo pri toniko ankaŭ nomiĝas tonikoparalelo kaj pokaze markita laŭ maĵoro kaj minoro per Tp, TP, tP, tp.

Plua speco de maĵora / minora parenceco estas la varianttonaloj.

Minorparalelo

Pri ĉiu maĵortonalo ekzistas minorparalelo uzanta la samajn tonojn. Ĉi tiu nomiĝas minorparalelo pri la koncerna maĵortonalo. Ĝia Baza tono situas ĉiam etan tercion sub la maĵortonalo.

Ekzemploj:

Pliaj informoj Maĵortonalo, Minorparalelo ...
Maĵortonalo Minorparalelo
C-maĵoroa-minoro
G-maĵoroe-minoro
D-maĵoroh-minoro
Fermi

Ilustrado ekzemple por C-maĵoro/a-minoro:

Intervalgrandoj de la maĵorgamo (1 = plentono, ½ = duontono):

Pliaj informoj C, D ...
CDEFGAHC
11½111½
Fermi

Intervalgrandoj de la minorgamo (1 = plentono ½ = duontono):

Pliaj informoj A, H ...
AHCDEFGA
1½11½11
Fermi

Komparo de la du intervalŝablonoj:

Pliaj informoj Minoro, Maĵoro ...
Minoro 1½11½11
Maĵoro 11½111½
Fermi

Maĵorparalelo

La maĵorparalelo estas la malo de minorparalelo.

Por iri ekde la minortonalo al maĵorparalelo, oni devas uzi la maĵortonalon kun la samaj antaŭsignoj. La baza tono tiam situas etan tercion pli alta (1-½ tonpaŝoj). La maĵorparalelo do havas la saman tonmaterialon kaj la samajn antaŭsignojn. Per tio la duontonaj paŝoj forŝoviĝas ekde minoro (2-3, 5-6) al maĵoro (3-4, 7-8).

Ekzemplo:

Pliaj informoj Minortonalo, Maĵorparalelo ...
Minortonalo Maĵorparalelo Pozicio de la duontonaj paŝoj
d-minoroF-maĵoroe-f, a-b
a-minoroC-maĵoroh-c, e-f
e-minoroG-maĵorofis-g, h-c
Fermi

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.