Trifingra paradoksornito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Trifingra paradoksornito (Paradoxornis paradoxus) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj aŭ de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la genro Paradoxornis karaktera pri bekoj stumpecaj kvazaŭ de psitakoj, adaptitaj al manĝo de sekaj semoj de herbo. Ĝi estas endemia de Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Trifingra paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trifringa paradoksornito | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis paradoxus (Verreaux, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La helflaveca beko kontrastas en birdoj kun tre malhelbrunaj supraj partoj kun pli malhelbruna superokula strio kiu atingas la supran nukon; la orelareo estas iom pli hela. La okulo estas nigreca kaj kun tre hela kaj rimarkinda okulringo.