Paradise (Nevado)
loko en Nevado, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
loko en Nevado, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Paradise (Edeno aŭ Elizeo) estas grandurbo, tamen nur censa loko en Usono, en subŝtato Nevado, en Kantono Clark (Nevado). Ĝi apartenas al urbaro de Lasvegaso.
Paradise | |||
---|---|---|---|
censa loko vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 191 238 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 580 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 5′ N, 115° 7′ U (mapo)36.081944444444-115.12472222222 [+] | ||
Alto | 627 m [+] | ||
Areo | 121,034884 km² (1 210 3.4 884 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paradise, Nevada [+] | |||
Paradise situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en suda parto de la subŝtato, en meza parto de la kantono. Spring Valley (Nevado) kaj Sunrise Manor troviĝas po 12, Henderson (Nevado) 11, Enterprise (Nevado) 9 km.
Paradise estis fondita en 1950 fare de urbestraro de Lasvegaso. En la sekva jaro en tiu loko formiĝis Paradise "A", kiu iĝis Winchester (Nevado), en 1952 formiĝis Paradise "B" poste havanta la nomon Paradise (Nevado). Ĝi neniam ricevis statuson pri municipo. En la urbego universitato kaj multe da hoteloj funkcias.
Paradise situas en varma dezerta klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-27 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 40, rekorde 47 °C, la malvarmo kulminas en januaro averaĝe 2, rekorde -13 °C. Jare pluvas po 114 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas en junio.
Paradise havas flughavenon McCarran Airport.
En Paradise funkcias interalie 4 muzeoj.
Luxor Hotel estas hotelo kaj kazino situanta en Las Vegas Strip en Paradise.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.