Parabolo de la erarinta filo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Parabolo de la erarinta filo estas spirite kaj literature grava jesua rakonto registrita nur en la Evangelio laŭ Luko (15,11-32). La Luka rakonto estas difinita ankaŭ Parabolo de la filo perdiĝinta kaj retrovita aŭ Parabolo de la mizerikorda patro.
Se diri pli arkaike, la parobolo estas memorigita kiel Parabolo de la prodigema filo; kutime la diverstipaj artverkoj priskribas tiun aspekton de la parabolon aŭ ĝin mencias sub tiu titolo.
La evangelio de Luko ĝin lokigas kiel la lastan de trilogio kies la aliaj du titoliĝas la parabolo de la perdita ŝafo (15,4-7) kaj la parabolo de la perdita draĥmo (15,8-10).
La preciziga versio “prodigema filo” rilatas al filo kiu revenas hejmen post disĵetado de ĉiuj siaj riĉaĵoj; la esprimo akiris ankaŭ pliampleksan sencon aludantan al iu kiu ne religas la atentojn de tiu kiu lin generis aŭ ekenvojigis al kariero.