From Wikipedia, the free encyclopedia
La Papagaŭko aŭ Papageta aŭko estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj de Norda Pacifiko. Ĝi estis antaŭe lokita en la genro Cyclorrhynchus (Kaup, 1829) sed lastatempaj morfologiaj kaj genetikaj pruvoj sugestas, ke ĝi devas esti lokata en la genro Aethia. La specio asociatiĝas kun la subpolusaj akvoj de Alasko ĝis duoninsulo Kamĉatko kaj Siberio. Ĝi reproduktiĝas en klifoj, deklivoj kaj ŝtonaj kampoj de insuloj. Ĝenerale ili moviĝas suden vintre.
Papagaŭko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Papagaŭko estas eta (23 cm) aŭko kun mallonga ruĝoranĝa beko fortika ĉebaze kaj iom suprenkurvita, kio donas al la birdo ties specifan mienon. La plumaro estas malhela supre kaj blanka sube. Krome estas rimarkinda blanka plumo kiu pendas el la okulo tre kontraste kun la nigreca fono de vizaĝo kaj kolo. Estas ioma variado de plumaro inter reprodukta kaj vintra.
La Papagaŭko estas voĉema ĉe nesto, alvokante kaj interkrakante post la alveno de la partnero. Ili faras serion de ritmaj raŭkaj alvokoj (kiel tiuj de la Kasina aŭko) kaj vibranta kriado. La utilo de tiuj estas nekonata, sed oni supozas klopodo defendi la nestotruon kontraŭ entruduloj kaj plifortigo de la rilato kun la partnero.
La Papagaŭko manĝas laŭ sezono, dum la reprodukta ĉefeetan planktonajn krustulojn kiel eŭfausiedojn, kopepodojn kaj amfipodojn. Lastatempaj pristudoj montras, ke la specio ankaŭ predas meduzojn en kelkaj areoj. Ĝi ofte manĝas sufiĉe malproksime de la kolonio, plonĝante ĝis 30 m por atingi sian predon.
Reproduktado komencas en aprilo kaj majo en kolonioj kiujn ofte kunhavas kun aliaj specioj de aŭkoj. La ino demetas unu ovon, kiu estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata po 4 fojojn tage dum ĉirkaŭ 35 tagoj. La ido sendependiĝas nokte, flugante al la maron sole.
La Papagaŭko ne estas konsiderata minacata; oni supozas entutan loĝantaron de ĉirkaŭ unu miliono da birdoj en Norda Pacifiko. Oni ne kredas, ke malpliiĝis lastatempe, malkiel aliaj aŭkoj, sed ĝi povus esti minacata estontece pro enmetitaj predantoj kaj oleoverŝado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.