From Wikipedia, the free encyclopedia
Paolo Borsellino estas konsiderata kiel itala heroo, kiel Giovanni Falcone, kiu estis ties amiko kaj kolego.
Paolo Borsellino | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1940 en Palermo |
Morto | 19-an de julio 1992 (52-jaraĝa) en Palermo |
Mortokialo | Bombado per aŭto |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1992) Reĝlando Italio (1940–1946) |
Alma mater | Universitato de Palermo |
Familio | |
Frat(in)oj | Salvatore Borsellino (en) kaj Rita Borsellino (en) |
Infano | Lucia Borsellino (en) |
Okupo | |
Okupo | juĝisto |
Li laboris unue en Monreale kaj en 1975 estis sendita al Palermo, kie li laboris sub juĝisto Rocco Chinnici. Ek de 1980 li laboris en kontraŭ-mafia laborgrupo sub Chinnici kun du aliaj juĝistoj (Falcone kaj Barrile) kaj du komisaroj. Kvankam la mafio mortigis Chinnici per bombo, la grupo sukcesis akuzi kaj kondamnigi kelkajn mafiajn gravulojn. Kiam la grupo en 1985 preparis "procesegon" kontraŭ centoj da mafiuloj, estis murditaj la du komisaroj. Borsellino kaj Falcone transloĝiĝis al la prizono de Asinara por tie labori en relativa sekureco.
En majo 1992 la mafio murdis Falcone, kaj monaton poste eksplodigis 100-kilograman bombon, kiam Borsellino iris viziti sian patrinon en strato via D'Amelio en Palermo. La bombo mortigis lin kaj kvin el liaj gardistoj.
Jaron poste fondiĝis "litotuka komitato", kiu sur litotukoj presis bildojn de Borsellino kaj Falcone kun la teksto "vi ne mortigis ilin – iliaj ideoj marŝas sur niaj gamboj".
Multaj lernejoj kaj asocioj estis nomitaj honore al Borsellino. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Giovanni Falcone.
|
En la enkonduko de la libro L'agenda rossa di Paolo Borsellino Marco Travaglio skribas:
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.