Paneŭropa Unio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paneŭropa Unio estas internacia movado klopodanta por unueca Eŭropo.
Ĉi tiu artikolo pri politiko citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Decembro 2016) |
La movadon fondis Richard Coudenhove-Kalergi, kiu aperigis en 1923 verkon kun titolo Paneŭropa. La verkinto vidis solan solvon por la disfalanta Eŭropo en la unuiĝo, integrado. La libro entenis aliĝilon, kiun plenigis dum unu monato pli ol 1000 personoj, aliĝis ankaŭ influaj politikistoj. La signo de Paneŭropo estas ruĝa kruco sur ora suno, internacia humaneco kaj venka spirito.
La movado popularis en la 1920-aj jaroj en Germanio, Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, sed apogis tion eĉ Aristide Briand, prezidento de pluraj francaj registaroj. La fondinto agadis en la 1930-aj jaroj ĉefe kontraŭ la nacisocialismo kaj stalinismo, atentigis pri iliaj danĝeroj.
Post la dua mondmilito, fondiĝis Eŭropa Konsilio (1949), Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (1951), poste la Eŭropa Ekonomia Komunumo (1957), kiuj ĉiu direktis al samaj celoj kiel la Paneŭropa Unio. Post morto de Coudenhove-Kalergi (1973), prezidanto de la asocio iĝis Otto von Habsburg kaj li igis tion amasmovado. La plej granda sukceso de la movado estis en 1979, la unua kunsido de la demokratie elektita Eŭropa Parlamento, en Strasbourg. Alia grava evento estis la t.n. Tuteŭropa pikniko la 19-an de aŭgusto 1989, apud Sopron, ĉe la aŭstra-hungara limo. Tiam malfermiĝis la fera kurteno, kaj la estiĝinta fendo pli kaj pli larĝiĝis kaj kaŭzis finfine kolapson de la komunistaj diktaturoj.
La ĉefsekretariejo de la Internacia Paneŭropa Unio agadas en Munkeno. La asocio difinas sin mem liberpensa, kristana, sociala kaj eŭropeca. Kontraŭuloj opinias ĝin ekstremdekstra.
Paneŭropa Unio agas ankaŭ por komuna eŭropa lingvo: la latina, sed la vicprezidanto de Aŭstria Paneŭropa-Movado, d-ro Paul Rübig (Paul RUEBIG) MEP, opinias: "Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio." (El letero de d-ro RUEBIG al AFEF 1996.)
En la aŭstria urbo Klostronovburgo, kun la titolo "Urbo de la Interpopola Kompreniĝo", okazas ekde 1990 prelegoj de pinteminentuloj pri diversaj aktualaj temoj, okazigata de Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo komune kun Paneŭropa Unio.