Pandavoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pandavoj estas la kvin agnoskitaj filoj de Panduo en la "Mahabarato". Ili estis de liaj du edzinoj, nome Kunti kiu estis Jadava kaj Madri kiu estis la princino de Madra. Ties nomoj estas Judiŝtiro, Bimo, Arĝuno, Nakulo kaj Sahadevo. Ĉiuj kvin fratoj estis edziĝintaj al la sama virino, nome Draŭpadio.
Rapidaj faktoj gefrataro • fikcia grupo, Verko ...
Pandavoj | |
---|---|
gefrataro • fikcia grupo | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Patro | Panduo |
Fermi
Kune, la fratoj luktis kaj venkis en granda milito kontraŭ siaj kuzoj la Kaŭravoj, kio iĝis konata kiel Milito de Kurukŝetro.