From Wikipedia, the free encyclopedia
Palmdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 169 450 loĝantoj sur areo de 275,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 616 loĝantoj/km².
Palmdale | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono ĉarta urbo en Kalifornio urbego setlejo vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Telefonkodo | 661 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 169 450 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 616 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 35′ N, 118° 7′ U (mapo)34.57943-118.11646 [+] | ||
Alto | 810 m [+] | ||
Areo | 275,09 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palmdale, California [+] | |||
Palmdale situas sur montaro en valo, en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.
Palmdale fondiĝis en 1886 kiel vilaĝo Palmental. La unuaj loĝantoj estis precipe germanoj kaj svislandanoj, tial Palmental signifas germane "palmo-valo". La setlejo malevoluis pro la dezerta klimato. La restantaj familioj trovis pli konvenan lokon pli proksiman al la fervojo kun haltejo, kiun ili nomis jam Palmdale. En 1913 la loko ricevis akvon por kulturi pomojn kaj pirojn. En 1924 oni faris akvorezervujon por la agrikulturo kaj ankaŭ por la urbeto. En 1933 oni fondis en la ĉirkaŭaĵo aerbazon, kiu kunportis evolueblecon por la urbeto. En 1962 Palmdale oficiale iĝis jam urbo, baldaŭe ĝi iĝis dormourbo de Los Anĝeleso.
Palmdale havas malgrandan regionan flughavenon. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn en la urbego.
En Palmdale la temperaturo averaĝe varias inter 9-26 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -14 °C. Jare pluvas po 190 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter majo-oktobro praktike neniam pluvas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.