![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/ff/Palani_Hills.jpg/640px-Palani_Hills.jpg&w=640&q=50)
Palani-Montetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Palani-Montetoj (tamile பழனி மலை) estas montara regiono en Tamilnado, subŝtato de Barato. Palani-Montetoj estas alorienta etendaĵo de Okcidentaj Ghatoj kiuj troviĝas paralelaj al la okcidenta marbordo de Barato. Palani-Montetoj limtuŝas la altajn Anamalaj-Montetoj okcidente, kaj etendiĝas orienten en la ebenaĵojn de Tamilnado, kovrante areon de 2 068 kvadrataj kilometroj. La plej alta parto de la montaro troviĝas en la sudokcidento, kaj atingas altitudojn de 1 800-2 500 metroj; la orienta parto de la montetaro havas altitudon de 1 000-1 500 metroj. Ili ankaŭ gastigas unu el la relikvoj de la hindua dio Murugano, kiu estas adorata kiel la primara dio en Tamilnado.
Rapidaj faktoj Landoj, subŝtato ...
Palani-Montetoj (tamile பழனி மலை) | |
montaro | |
Palani-Montetoj vidata ekde la vojo al urbo Kodaikanal | |
Landoj | ![]() |
---|---|
subŝtato | Tamilnado |
Parto de | Okcidentaj Ghatoj |
Plej alta | Vandaravu |
- alteco | 2 553 m s. m. |
- koordinatoj | 10° 12′ N 77° 28′ O (mapo) |
Areo | 2 068 km² (206 800 ha) |
Biomo | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
![]() | |
Fermi