sidejo de la franca Senato, kiu instaliĝis en 1799 en la palaco konstruita komence de la 17-a jarcento, sekve de la regentado de la reĝino Maria de Mediĉo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Luksemburga Palaco, situanta en la 6-a arondismento de Parizo norde de la Luksemburga Ĝardeno, estas la sidejo de la franca Senato, kiu instaliĝis en 1799 en la palaco konstruita komence de la 17-a jarcento, sekve de la regentado de la reĝino Maria de Mediĉo. Ĝi apartenas al la bienaro de tiu asembleo, kiu inkluzivas ankaŭ, proksime de la palaco, la palaceton Eta Luksemburgo, loĝejo de la prezidanto de la Senato, la muzeon Luksemburgo, kaj la tutan ĝardenon.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Luksemburgo. |
Palaco Luksemburgo (Palais du Luxembourg) | |
monumento | |
Luksemburga Palaco vidata el la ĝardeno. | |
Oficiala nomo: Palais du Luxembourg | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Francilio |
Urbo | Parizo |
Arondismento | 6-a |
Konstruaĵo | Palaco |
Situo | Palaco Luksemburgo |
- koordinatoj | 48° 50′ 54″ N 2° 20′ 14″ O (mapo) |
Arkitekto | Salomon de Brosse |
Konstruado | 1615 - 1631 |
Poŝtkodo | 75291 |
Registrita MH | 1862 |
Origina uzo | Loĝejo de Maria de Mediĉo |
Nuna uzo | Sidejo de la franca Senato |
Situo enkadre de Parizo
| |
Vikimedia Komunejo: Luxembourg Palace | |
Retpaĝo: http://www.senat.fr | |
La Luksemburga Palaco ŝuldas sian nomon al la palaco konstruita meze de la 16-a jarcento kiu apartenis al Francisko Piney, duko de Piney-Luksemburgo.
La regentino Maria de Mediĉo, vidvino de Henriko la 4-a, aĉetis la palacon kaj la bienon nomatajn « de Luksemburgo » en 1612 kaj en 1615 mendis al la arkitekto Salomon de Brosse konstruon de palaco. Ŝi ekloĝis tie en 1625, antaŭ la fino de la konstruado. La dekstra parto estis por la reĝino kaj la maldekstra por ŝia filo, la reĝo Ludoviko la 13-a.
La palaco fariĝis malliberejo dum la Teroro antaŭ ol esti atribuita, en 1795, al la Direktoraro. Fine de 1799, la Direktoraron anstataŭis la Konservativa Senato, asembleo kreita per la Konstitucio de la jaro 8-a. En 1814, ĝi estis atribuita al la Ĉambro de Pajroj. Poste, ĝi konservis sian parlamentan rolon, krom dum kelkaj mallongaj periodoj.
La origina palaco, nun nomata palaco Eta Luksemburgo, fariĝis ekde 1825 la oficiala loĝejo de la prezidanto de la Senato.
La ĉambro de la orlibro estas teretaĝa volba ĉambro aranĝita en 1816 de la arkitekto Pierre Thomas Baraguay, kiu utilis por ricevi la Orlibron de la Pajraro, tio estis por registri la nomojn de la famaj vizitantoj de la Ĉambro de Pajroj.
La tuto estis restaŭrita de 1997 ĝis 1999.
La honorŝtuparon aŭ grandan ŝtuparon konstruis inter 1803 kaj 1807 la arkitekto Jean-François-Thérèse Chalgrin, kiu laboris en la Luksemburga Palaco ekde 1787 kaj estis restaŭrinta la ĝardenojn.
La arkitekto Alphonse de Gisors, lernanto de Jean-François-Thérèse Chalgrin, antaŭenigis la fasadon de la konstruaĵo je 31 metroj sur la ĝardeno kaj aranĝis en tiu pli vasta spaco novan duoncirklan ĉambron inter 1836 kaj 1842. La ĉambro estis rekonstruita post incendio en 1859, ankaŭ de Gisors.
Malantaŭ la prezidanta platformo, fronte al la kunsidantoj, staras sep grandegaj statuoj[1], de maldekstro al dekstro kiam oni rigardas la prezidanton:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.