Pakdaŝt
urbo en Irano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pakdaŝt (perse صالح آباد, ankaŭ konata kiel Palaŝt, Paleŝt, Paliŝth, Polaŝt kaj Pol Daŝt) estas urbo kaj distrikta ĉefurbo en la provinco Ilamo de Irano. Laŭ la censo de la jaro 2006, ĝi havis 126 281 loĝantojn en 32 625 familioj. La urbo situas 25 kilometrojn sudoriente de Teherano. Ankoraŭ 5 kilometrojn pli sudoriente, do 5 kilometrojn de Pakdŝt, situas la militindustria uzino Parĉin en samnoma vilaĝo, en kiu Irano en la 2000-aj jaroj kaŝe riĉigis uranion, kiel sciigis la 15-an de septembro 2006 Ali Reza Ĝafarzade, unu el la gvidantoj de la Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado.[1] En la sekvaj jaroj pluraj okcidentaj ŝtatoj premis la irana registaron fini tiujn preparlaborojn por eblaj atomaj bomboj kaj allasi kontrolojn per fakuloj de la Unuiĝintaj Nacioj al la uzino.
Pakdaŝt · perse پاكدشت | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Teherano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 236 319 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 29′ N, 51° 41′ O (mapo)35.48166666666751.680277777778 [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pakdasht [+] | |||