![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/French_heraldic_crowns_-_duc_et_pair.svg/langeo-640px-French_heraldic_crowns_-_duc_et_pair.svg.png&w=640&q=50)
Pajraro de Francio (Malnova Reĝimo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pajraro de Francio konsistas el la grandaj oficiroj, rektaj vasaloj de la reĝlando Francio, kun titolo pajro de Francio. Ili estis la praaj elektantoj en la reĝado en la epoko de la regulo de unuenaskiteco, kaj elektis la regenton kaze de neplenaĝeco. La nombro de pajroj de Francio estis iutempe fiksita al dek du : ses klerikaj pajroj kaj ses laikaj pajroj. De 1180, ili estis komisiitaj pri la sukcedo kaj partoprenis la konsekran ceremonion, kie ili reprezentas simbolan oficon de la ekreĝado.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/French_heraldic_crowns_-_duc_et_pair.svg/220px-French_heraldic_crowns_-_duc_et_pair.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Rangkronen-Fig._05-Pair.png/640px-Rangkronen-Fig._05-Pair.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Orn_ext_duc_et_pair_OSE.svg/320px-Orn_ext_duc_et_pair_OSE.svg.png)
Ekde la fino de la 13-a jarcento, la ses laikaj pajroj, kies bienoj estis reenigitaj en la reĝlando, estis apanaĝaj princoj, kaj la novaj pajroj, kiuj estis kreitaj ludis nur ceremonian rolon.
Kvankam la pajroj estis principe egalaj, ilia digneco dependis de la malnoveco de ilia kreo.
En 1814, Ludoviko la 18-a kreis laŭ la angla modelo ĉambron de la pajroj, partoprenanta en la leĝofara povo. Okaze de la Cent-Tagoj, ankaŭ Napoleono nomumis pajrojn de Francio. La Dua Resurtronigo de 1815 restarigis la ĉambron de la pajroj, kiuj estis herede nomumitaj. Post la revolucio de 1830, la reĝo Ludoviko-Filipo konservis la ĉambron de la pajroj, sed forigis la heredecon de la pajroj.