Pada Ebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pada Ebenaĵo (itale Pianura Padana) estas granda ebenaĵo en norda Italio, kreita kaj transirata de rivero Pado.
Rapidaj faktoj Ebenaĵo, ebenaĵo [+] ...
Pada Ebenaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Ebenaĵo | ||||
ebenaĵo [+] | ||||
Lando | Italio | |||
Koordinatoj | 45° 19′ 49″ N, 9° 47′ 56″ O (mapo)45.3302777777789.7988888888889 | |||
Akvokolektejo | 47 820 km² (4 782 000 ha) [+] | |||
Areo | 47 820 km² (4 782 000 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 20 000 000 [+] | |||
Denseco | 418,24 loĝ./km² [+] [+] | |||
|
||||
|
||||
Pada Ebenaĵo | ||||
Vikimedia Komunejo: Pianura Padana [+] | ||||
Fermi
Ĝi etendiĝas triangule inter la Alpoj (norde), la Apeninoj (sude) kaj la maro Adriatiko (oriente).
Administre ĝi apartenas al la italaj regionoj Piemonto, Lombardio, Venetio kaj Emilio-Romanjo.
Pro sia natura situo ĝi ĉiam estis grava trafika ligilo orient-okcidenta, kiel atestas vojoj laŭ ĝiaj norda kaj suda randoj. Nord-suda trapasas ĝin la vojo tra la pasejoj Abetone en Apeninoj kaj Brenero en Alpoj.
Gravaj urboj estas Bolonjo, Milano, Mantovo, Parmo, Pavio, Torino kaj Verono.