From Wikipedia, the free encyclopedia
La oceana rubovortico estas nomo por subarktaj kaj subtropikaj vorticoj (cirkuloj, marfluoj) en oceano, kiuj kolektis gigantajn "rubotapiŝon". La Nord-pacifika rubovortico estas la plej granda en la kvin rubocirkuloj (angle „North Pacific Gyre“) havas ankaŭ la kromnomon „Great Pacific Garbage Patch“.
Pro la marfluoj estiĝas subarkta mara cirkulado, en kiu kolektiĝas civiliza rubo. La surfaco de la ruboinsulo havas la grandon de Teksaso aŭ Mez-Eŭropo. Laŭ kalkuloj, komence de 2008 cirkulis ĉ. 100 mio. tunoj plasta rubo (kun daŭra kresko) en la rubovortico. Ĝi rotacias inter Nord-Ameriko kaj Azio kaj pelas ĝin Tera rotacio kaj vento. La rubo disiĝas pro la daŭra frotiĝo, marondoj kaj vento al etaj eroj (3-5 mm) tiel kreante mikroplastaĵojn. Tiuj mikroplastaĵoj povas kaŭzi morton de la maraj bestoj.
Ĉ. 70% de ĉiu plasta rubo sinkas al margrundo.[mankas fonto]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.