Přívrat
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vilaĝo Přívrat situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en malgranda arbarriĉa valo sur Kozlovský montodorso super la urbo Česká Třebová. Vivas ĉi tie 365 loĝantoj (2024).
Přívrat | |||
municipo | |||
Přívrat | |||
|
|||
Oficiala nomo: Přívrat | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Česká Třebová | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Přívrat | ||
- alteco | 450 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 12″ N 16° 23′ 47″ O (mapo) | ||
Katastro | 7,29 km² (729 ha) Přívrat | ||
Loĝantaro | 365 (2024) | ||
Denseco | 50,07 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1445 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 560 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580821 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Přívrat | |||
Retpaĝo: www.privrat.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Dlouhá Třebová, Řetová, Vlčkov, Česká Třebová kaj Němčice.
Historio
Nomo Přívrat, iam ankaŭ Přívraty (pluralo), ekestis verŝajne per ŝanĝoj de la vorto "převrat", kiu signifis montpasejon. La pluralo pro tio, ke izolitaj domoj en norda parto de la vilaĝo estis nomataj "Malý Přívrat" (Malgranda Přívrat) kaj suda parto estis "Velký Přívrat" (Granda Přívrat).
La vilaĝo verŝajne ekestis jam en tempo de frua koloniigo. Ne ekzistas pruvo, ke Přívrat estus apartenaĵo de iu el grandaj sinjorejoj, kiuj formiĝis en tempo de kulmina koloniigo. Sed unue la vilaĝo kaj fortikaĵeto rememoriĝas nur en la jaro 1455, kiam ĝin sinjorino Markéta el Přívrat, edziniĝinta el Ždánice, forcedas al sia filo Mikš el Ždánice kaj al Jan Šlechta el Mrdice.
Komence de la 16-a jarcento la vilaĝon akiris Jan Kostka el Postupice, alligis ĝin al la sinjorejo Brandýs nad Orlicí kaj ties parto ĝi estis ĝis la jaro 1699, kiam akiris ĝin František Václav Trautmansdorf, kiu ĝin alligis al la sinjorejo Litomyšl kaj tien ĝi apartenis ĝis nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848.
En arbargardistejo apud Přívrat naskiĝis komponisto Antonín Bennewitz. En ĉevalŝanĝejo "Na Presích" komponis Karel Kovařovic operon Psohlavci.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 638 |
1880 | 678 |
1890 | 635 |
1900 | 682 |
1910 | 672 |
1921 | 647 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 677 |
1950 | 434 |
1961 | 405 |
1970 | 358 |
1980 | 350 |
1991 | 290 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 300 |
2011 | 319 |
2014 | 344 |
2016 | 353 |
2017 | 354 |
2018 | 340 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 341 |
2020 | 339 |
2021 | 351 |
2022 | 355 |
2023 | 368 |
2024 | 365 |
Memorindaĵoj
- Kapelo de Sankta Francisco Xavier
- Kruco en vilaĝparto nomata romantike "Líbánky (Mielmonato)".
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.