From Wikipedia, the free encyclopedia
Péter Tuzson-Berczeli [tuĵon-berceli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tuzson-Berczeli Péter estis rumania hungara pentristo, ordinara membro de la Hungara Belarta Akademio (2017). Lia origina familia nomo estis Tuzson.
Péter Tuzson-Berczeli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tuzson Péter |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1966 (58-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Péter Tuzson-Berczeli [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1966 en Târgu Mureş (Rumanio).
Péter Tuzson-Berczeli apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis belartan lernejon en sia naskiĝurbo inter 1976-1984, kie li lernis de Géza Bordy. Li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1993 kaj plian diplomon en Universitato Reĝo Sankta Stefano. En 1989 li translokiĝis al Hungario, poste li estis grafikisto en la filma produktejo. Ekde 1991 li estas profesia artisto. Li ricevis rumanan premion en 1985, hungarajn inter 1989-2015.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.