Pál Festetics (departementestro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Pál Festetics [feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Festetics Pál estis hungara bienulo, departementestro, sekreta konsilisto, subĉambelestro. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Li estis patro interalie de Julianna Festetics, György Festetics (agronomo), Imre Festetics.
Pál Festetics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de decembro 1722 en Ság (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 7-an de aprilo 1782 en Pozsony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Lepsiko (–1743) |
Familio | |
Patro | Kristóf Festetics (en) |
Patrino | Judit Szegedy de Mezö-Szeged (en) |
Infanoj | Julianna Festetics, Imre Festetics, György Festetics, Erzsébet, Gräfin Festetics de Tolna (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Pál Festetics[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1722 en Ság (Hungara reĝlando), li mortis la 7-an de aprilo 1782 en Pozsony (Hungara reĝlando). (La fontoj mencias malsamajn datenojn!)
Pál Festetics studis en Jezuita Universitato de Nagyszombat, Vieno kaj Lepsiko. En la lasta urbo lia plej grava instruisto estis Johann Christoph Gottsched. Post siaj studoj li eklaboris en juĝejo de Kőszeg, inter 1748-1756 li estis vicdepartementestro de Sopron (reĝa departemento). En 1751 li estis ankaŭ parlamenta deputito, en la sama jaro li edziĝis. Lia edzino naskis naŭfoje. Ekde 1756 li laboris en la imperia administracio en Vieno. Post 2 jaroj li ricevis la rangon konsilisto. En 1772 li grafiĝis. Post 5 jaroj li estis nomumita ĉefdepartementestro de Baranya (reĝa departemento).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.