From Wikipedia, the free encyclopedia
Ovĉa, serbe Овча, slave Ovča, hungare Bárányos [bArAnjoŝ], rumane Ofcea estas periferia loĝloko (urba komunumo) de Beogrado en Serbio en municipo Palilula.
Borĉa situas proksime de maldekstra bordo de Danubo ĉe kunfluejo de Danubo kaj Savo, tial ĝi geografie apartenas al Banato, sed administre apartenas al Palilula kaj Beogrado. La serba ĉefurbo troviĝas je 13 km-oj.
Ovča menciiĝis unuafoje en 1456, apartenanta al Hungara reĝlando. La unuaj loĝantoj estis rumanaj ŝafistoj. En 1537 la turkoj okupis ĝin, poste la Habsburgoj en 1717. En 1738 pesto okazis, tial la loĝantoj estis forigitaj. La rehomiĝo okazis en 1813. Inter 1794-1873 la komunumo apartenis al Limgarda zono, poste al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, dume plurfoje inundoj okazis.
Ekde 1918 la loko iĝis parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (estonta Jugoslavio), dume inter 1941-1944 la germanoj okupis ĝin. Ĝis 1952 la komunumo apartenis al Borĉa, poste municipo formiĝis. Ekde 1965 la municipo estas en Palilula. Ĉe Ovĉa oni profitas la mineralan akvon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.