From Wikipedia, the free encyclopedia
Ottó Szőnyi [sOnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szőnyi Ottó Gyula estis hungara pastro, arkivisto, arkeologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Szákovics [sAkoviĉ] ĝis 1904.
Ottó Szőnyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szákovics Ottó Gyula |
Naskiĝo | 13-an de julio 1876 en Pécs |
Morto | 13-an de marto 1937 (60-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1898) |
Okupo | |
Okupo | arkeologo arkivisto arthistoriisto |
Ottó Szőnyi[1][2] naskiĝis la 13-an de julio 1876 en Pécs, li mortis la 13-an de marto 1937 en Pécs.
Ottó Szőnyi maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion kaj juron en seminario de Pécs, Jura Akademio (Pécs), Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro, fine li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1898. Ekde la sekva jaro li estis eklezia arkivisto en Pécs, inter 1906-1921 li instruis en la jura akademio (iama seminario). Ekde 1909 li estis ankaŭ muzeestro en la sama urbo, en 1921 li estis postenulo pri historiaj monumentoj, tiutempe li partoprenis en malkovroj de prakristanaj tomboj tute apud Katedralo de Pécs. Liaj aliaj arkeologiaj rezultoj estis subpreĝejo de Preĝejo Marteno de Tours (Feldebrő), freskoj en Malnova preĝejo de Hetvehely kaj kripto de monaĥejo de Pécsvárad. Ekde 1934 li ankaŭ instruis en la Reĝa Industriarta Edukejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.