medicina fako pri orelo (oto), nazo (rino), kaj laringo From Wikipedia, the free encyclopedia
Otorinolaringologio aŭ orel-naz-gorĝa medicino estas la medicina fako kiu rilatas al la oreloj, nazo, gorĝo kaj al la kolo. Ĝia nomo kaj akronimo malsamas inter diversaj landoj: en kelkaj ĝia nomo estas nur Otolaringologio (kiel en Usono kaj Britio: Otolaryngology) kaj en multaj la kompleta nomo inkludas mencion al kapa kaj kola kirurgio (ekz. en Usono Otolaryngology - Head and Neck Surgery aŭ en Portugalio Otorrinolaringologia e Cirurgia Cérvico-Facial); la du ĉefaj uzataj akronimoj estas ORL kaj ENT (tiun ĉi oni uzas en Usono, kun la signifo de Ear, Nose and Throat, t.e., orelo, nazo kaj gorĝo).
Ĝiaj limoj kunfandiĝas kun tiuj de aliaj fakoj, nome neŭrokirurgio, neŭrologio, alergologio, endokrinologio, ĝenerala kirurgio kaj gastroenterologio. Ĝi estas ne nur, sed ankaŭ kirurga fako, ja multaj el ĝiaj pristudataj malsanoj havas kirurgajn solvojn.
Jen listeto de la ĉefaj sanproblemoj studataj de Otorinolaringologio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.