Por samtitola artikolo vidu la paĝon Othmarsingen (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Othmarsingen
Thumb
Blazono de Othmarsingen
Thumb
Othmarsingen vidita el la veturanta trajno
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
DistriktoLencburgo
Koordinatoj 47° 24′ 10″ N  13′ 0″ O (mapo)

Thumb

Nombro de loĝantoj2335
Areo4,71 km²
Alteco397 m super marnivelo
Poŝtkodo5504
Komunumkodo4205
Thumb
Mapo de Othmarsingen
vdr
Fermi

Pri la komunumo

Othmarsingen estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Othmarsingen situas ambaŭflanke de la rivero Bünz sudoriente de la distriktĉefurbo Lencburgo. Sudoriente de la vilaĝo leviĝas la monteto Berg, kiu estas parto de la montoĉeno Wagenrain kaj formas la naturan limon al la valo de la rivero Reuss. Al la komunumo ankaŭ apartenas la setlejo Steinhof.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,71 km², de kiuj 1,92 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,15 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 542 m s.m. sur la monteto Berg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 385 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Bünz.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Othmarsingen limas en nordo al Brunegg, en nordoriento al Mägenwil, en oriento al Hägglingen, en sudoriento al Dottikon, en sudo al Hendschiken, en sudokcidento al Lencburgo, kaj en okcidento al Möriken-Wildegg.

Trafiko

En Othmarsingen kruciĝas la du gravaj fervojlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno tra Araŭo kaj Lencburgo al Zuriko kaj de Bazelo tra Brugg al Arth-Goldau.

Othmarsingen estas ankaŭ la krucpunkto de la kantonaj ĉefvojoj de Wohlen al Brugg kaj de Lencburgo al Baden. Krome la komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas tra ĝia teritorio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Othmarsingen datiĝas el la jaro 1184 kiel Otewizzingin. En mezepoko en Othmarsingen regis la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis unue al la Senjoroj de Rupperswil kaj post ties formortoj al la Senjoroj de Hallwyl.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Othmarsingen nun troviĝis por preskaŭ 400 jaroj sub berna servuteco. En la jaro 1484 Berno transprenis la malaltan jurisdikcion mem kaj Othmarsingen fariĝis la ĉefloko de subvoktejo de la voktejo Lencburgo en Berna Argovio.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Othmarsingen fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.