Oste
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Oste estas rivero en Germanio, pli ekzakte en ties federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidenta parto de la ŝtato. La rivero longas 153 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 42-an lokon. Interalie ĝi pasas la teritorion de la loĝlokoj Zeven, Bremervörde kaj Hemmoor, komence fluanta okcidenten, poste precipe norden. Ĉe Neuhaus ĝi enfluas en la pli grandan riveron Elbo, en loko kie la "funelo"-forma enfluejo de la rivero Elbo en la Nordan Maron jam tiom larĝas, ke ĝi preskaŭ jam konsidereblas mara golfeto. La vojo de la rivero Oste pasas la germaniajn distriktojn Harburg, Rotenburg, Stade kaj Cuxhaven.
- Kategorio Oste en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Oste | |
---|---|
rivera vojo | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 153 km |
Fluo | |
Fonto | sude de Tostedt |
- Alteco super marnivelo | 54 m |
Enfluejo | ĉe Neuhaus en la riveron Elbo |
Geografio | |
Trairataj urboj | Zeven, Bremervörde, Hemmoor |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Ramme, Twiste, Bever |
- Maldekstraj | Mehde-Aue, Bade, Mehe |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |