urbo en Kroatio From Wikipedia, the free encyclopedia
Osijek (hungare Eszék [esEk], germane Essegg, latine Mursia) estas urbo en Kroatio, en departemento de Osijek.
Osijek | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Kroatio urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 31000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 96 313 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 551 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 34′ N, 18° 40′ O (mapo)45.56027777777818.670277777778 [+] | ||||
Alto | 94 m [+] | ||||
Areo | 174,9 km² (17 490 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Osijek [+] | |||||
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Dravo (ĉe grava ponto). Estas ĉefvojoj kaj fervojoj al Darda, Beogrado kaj Varaždin.
La urbo estis loĝata dum la kuprepoko, poste venis keltoj kaj romianoj. La lastaj havis gravan urbon Mursia. En 351 ĝi iĝis episkopejo. En 896 la hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La turkoj okupis la urbon en 1526 kaj venkis la aŭstrojn en 1537. La turkoj firme tenis la ponton, tamen hungaroj detruis ĝin en 1599 kaj en 1664. La Habsburgoj okupis la urbon en 1687. Ili konstruis fortikaĵon en 1712. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1809. Ĝis 1918 la urbo apartenis al departemento de Verőce, poste al SHS, poste Jugoslavio, poste Kroatio. Inter 1991-1993 la serboj sieĝis la urbon.
Unuaj esperantistoj en Osijek estis Natalija Hergović, Anna Hradil, Emmy Hradil, Gusti Hradil kaj Marija Pillepich ankoraŭ en 1887 – tiel nomata Osijeka Kvinopo. Tuj poste, nur artileria oficiro Egon Moše lernis la lingvon ĉirkaŭ 1897.
Osijeka profesoro Antun Ŝimunić publikigis en 1983 la libron "Obstine antaŭen - materialoj por historio de la esperanta movado en Osijek" (kroatlingve). Davor Klobučar daŭrigis liajn esplorojn kaj publikigis pri tio en 2007 en la revuo Tempo (n-ro 94, rete legebla[rompita ligilo]).
En la urbo naskiĝis:
En la urbo mortis:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.