From Wikipedia, the free encyclopedia
Osan (koree 오산시, laŭ ĉinaj literoj 烏山市) estas universitata urbego en nordokcidenta Sud-Koreio.
Osan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 213 840 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 001 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 9′ N, 127° 4′ O (mapo)37.145127.06944444444 [+] | ||||
Areo | 42,76 km² (4 276 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Osan [+] | |||||
Osan situas nordokcidente plejparte sur ebenaĵo. Suvon troviĝas 13, Pjongtek 18, Seulo 47 km .
Ĉe la fortikaĵo batalo okazis inter koreoj kaj japanoj en 1593. Laŭ la legendo dum sieĝo de la fortikaĵo la japanoj kredis, ke la defendantoj kapitulacios pro la limigita akvo. Tiam la defendantoj alkondukis plurajn ĉevalojn sur la monteton kaj "lavis" ilin kun blanka rizo. La japanoj, kiuj rigardis ĉi tiun proceduron de malproksime, konsideris, ke la defendantoj havas sufiĉan akvon por rezisti kaj retiriĝis.
Osan aperis en la nuna nomo en 1914 sub japana rego kiel parto de Suvon. La loknomo estis prenita de loka rivereto Osanĉeon. Pli frue antaŭ la japana okupo la loknomo estis 鰲山 kun la signifo "mol-senŝeligita testuda monto". Pro la komplekseco de la 鰲 ("o") karaktero la japanoj ŝanĝis la nomon al 烏山, kun la signifo "Korvo monto." La urbo estis sceno de granda batalo kun dum la Korea milito en 1950. Administra unuo kun la statuso de urbo Osan iĝis la 1-an de januaro 1989.
Osan estas unu el la centroj de la juvela industrio de la lando. Ekde la 1970-aj jaroj ĉi tiu industrio spertis rapidan evoluon en Osan. La loka ekonomio estas apogita kun agrikulturaj kaj industriaj entreprenoj. Osan nun estas grava transporta centro.
La klimato de Osan estas tre simila al tiuj de Suvon, Pjongtek kaj Seulo.
Tra Osan transiras Ŝoseo 1, konektante Seulon kaj Pusanon. La urbego havas grandan metrostacion en koro de Osan. Ekzistas ankaŭ aŭtobusa stacio plej proksime al la metrostacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.