komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Ormalingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1916 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Ormalingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 28′ 14″ N 7° 52′ 36″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1916 |
Areo | 4,23 km² |
Alteco | 423 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4466 |
Komunumkodo | 2856 |
Ormalingen situas ĉe la bordo de la riviero Ergolz oriente de Gelterkinden.
La komunumo Ormalingen limas en nordo al Buus, en nordoriento al Hemmiken, en oriento al Rothenfluh, en sudoriento al Wenslingen, en sudokcidento al Tecknau, en okcidento al Gelterkinden, kaj en nordokcidento al Rickenbach.
Ormalingen estas konektita per la buslinio de Hemmiken al Gelterkinden al la reto de la publika trafiko. Cetere la stacidomo de Gelterkinden troviĝas apenaŭ unu kilometro de la vilaĝocentro de Ormalingen, tiel ke la vilaĝo malgraŭ la fakto, ke ĝi ne rekte situas ĉe la fervojlinio, bone atingeblas.
La unua dokumenta mencio de Ormalingen datiĝas el la jaro 1280 kiel Normendingen.
En Wolhusen oni malkovris restaĵojn de romia bieno kaj proksime de ĝi tombejo el la frua mezepoko. Dum mezepoko Ormalingen apartenis unue al la Grafoj de Frohburg, poste al la Grafoj de Homburg kaj fine al la Grafoj de Thierstein kaj al la baronoj de Falkenstein. En la jaro 1461 Bazelo akiris la vilaĝon kun la senjorujo Thierstein-Fanrsburg kaj atribuis ĝis al la voktejo Farnsburg. Dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la Kastelo Farnsburg, kiu estis la sidejo de la kamparvoktoj de Bazelo, estis bruligita kaj detruita de la ribelaj kamparanoj. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden. En la jaro 1814 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, okaze de la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝo decidis sin por la kamparo kaj tiel ĝi fariĝis en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.