From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivereto Orla, malmoderna ankaŭ Orlah aŭ Orlau, estas 35 kilometrojn longa dekstra alfluanto de la rivero Saale en Orienta Turingio en la centro de Germanio.
Orla | |
---|---|
rivera ponto en Oppurg | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Turingio |
Longeco | 35 km |
Fluo | |
Fonto | oriente de la urbo Triptis |
Enfluejo | apud Orlamünde en la riveron Saale |
- Alteco | 166 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Triptis, Neustadt an der Orla, Pößneck, Orlamünde |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Krebsbach, Gisserling, Floßbach |
- Maldekstraj | Dürrbach, Moske, Tilse, Kotschau |
Estas du klarigoj - ni diru hipotezoj - pri la origino de la nomo. Unu asertas slavan devenon el orel aŭ orol (aglo), laŭ la alia la nomo estus devene kelta kaj fontus de la vorto Are (urso). La nomo do signifus "agla akvo" aŭ "ursa akvo".
Ne ununura fonto, sed areo kie ekzistas pluraj fontoj, kelkaj en lagetoj, estis determinita en 2000 kiel la origino de la rivereto. La areo situas ĉe la suda periferio de la urbo Triptis.
Ankoraŭ proksime de siaj fontoj, la rivereto enfluas la akvobaraĵon Triptis. Veninte de tie, la rivereto poste fluas ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidenten, trafluas la urbon Neustadt an der Orla kaj poste turniĝas norden al Pößneck. Post pliaj 15 kilometroj la rivereto Orla apud la urbo Orlamünde kaj la komunumo Freienorla fluas en la riveron Saale. Ambaŭ riveroj donas sian nomon al la distrikto Saale-Orla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.