Orienta Kalimantano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orienta Kalimantano (indonezie Kalimantan Timur mallonge (Kaltim) estas la dua plej granda Indonezia provinco, situanta en la regiono Kalimantano en la oriento de la insulo Borneo. Tiu ĉi riĉa provinco havas du ĉefajn urbojn, nome Samarinda (ĉefurbo kaj centro por lignoproduktado) kaj Balikpapan (centro por nafto kun petrolrafinejo). Alia grava urbo estas Bontang.
Ekde kiam Indonezio malfermis siajn mineralajn kaj naturajn resursojn al la eksterlanda investado en la 1970-aj jaroj, la provinco Orienta Kalimantano espertis grandan elanon en lignoproduktado, nafto kaj aliaj ekzotaj arbaraj produktoj. La ŝtatoposedata naftentrepeno Pertamina funkciis en la areo ekde kiam ekkontrolis la naftorafinejon el la entrepreno Royal Dutch Shell en 1965.
La populacio estas mikso de popoloj el la Indonezia insularo kun Dajakoj kaj Kutajoj kiel indiĝenaj etnaj grupoj vivantaj en ruraj areoj. Aliaj elstaraj migrintaj etnaj grupoj inkludas Javanojn, indoneziajn ĉinojn, Banjarojn, Bugiojn kaj Malajojn, kiuj loĝas ĉefe en marbordaj areoj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.