La Organizaĵo de Turkaj Ŝtatoj (Azerbajana: Türk Dövlətləri Təşkilatı, kazaĥa: Түркі мемлекеттерінің ұйымы, kirgiza: Түрк мамлекеттер уюму, uzbeka : Turkiy Davlatlar Tashkiloti, turka: Türk Devletleri Teşkilatı, angla : Organisation of Turkic States) estas internacia organizaĵo inter landoj kun tjurka loĝantaro. La organizaĵo estis fondita la 3-an de oktobro 2009 en Naĥiĉevano, Azerbajĝano. Membroŝtatoj estas Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio kaj Turkio. La maniero de funkciado kompareblas al la Franclingvio, la Komunumo de Nacioj aŭ la Araba Ligo.
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Türk Devletleri Teşkilatı | |||||
internacia organizaĵo interregistara organizaĵo proponita lando (2021–) | |||||
Komenco | 3-a de oktobro 2009 vd | ||||
Geografia situo | 41° 0′ 28″ N, 28° 58′ 21″ O (mapo)41.007881528.9726015 | ||||
Sidejo | Fatih | ||||
| |||||
Moto | Biz Birlikdə Daha Güclüyük! • Біз Бірге Мықтымыз! • Биз Бирге Дагы Күчтүүбүз! • Biz Birlikte Daha Güçlüyüz! • Biz Birgalikda Kuchliroqmiz! • Biz Bilelikde Has Güýçli! • Erősebbek Vagyunk Együtt! • Together We Are Stronger! | ||||
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Kubanychbek Omuraliev (en) (2022–) Baghdad Amreyev (en) (2018–2022) Ramil Hasan (en) (2014–2018) Halil Akıncı (en) (2010–2014) vd | ||||
Lingvoj |
azerbajĝana lingvo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Reprezentejo en Hungario
Kun la celo profundigi la ligon al Eŭropo kaj Eŭropa Unio, en Budapeŝto estis starigita en septembro 2019 reprezentanto de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj kaj inaŭgurita kun la partopreno de la turka ministro pri eksteraj aferoj[1].
Hungario estas observanto ĉe la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj ekde septembro 2018[2]. Viktor Orbán deklaris ke la hungaroj, kiel hungaroj, estis fieraj pri siaj originoj kaj iliaj rilatoj kun la tjurkaj popoloj de Centra Azio[3].
Eventualaj Membroŝtatoj
Turkmenio ĝis nun rifuzis aliĝi al la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj pro sia neŭtrala ekstera politiko. La 12-an de novembro 2021, la lando tamen unuafoje partoprenis en pintkunveno en Istanbulo - kun observanto-statuso[4]. En novembro 2022, Turka Respubliko Norda Kipro ricevis observanto-statuson.[5]
Eksteraj ligiloj
- (tr, en) Oficiala retejo de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj
- (tr, en) TURKPA (Parlementa Kunveno de tjurkaj landoj), sidejo en Bakuo
- (tr, en, ru) TURKSOY (Administracio por turka lingvo kaj kulturo), sidejo en Ankaro
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.