![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/ChilkootPass_Slope.jpg/640px-ChilkootPass_Slope.jpg&w=640&q=50)
Orimpetego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orimpetego (angle: Gold Rush) estas periodo de forta enmigrado de laboristoj en regionon, en kiu ekzistas industrie uzeblaj kvantoj de oro aŭ almenaŭ onidiroj pri tia ekzisto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/ChilkootPass_Slope.jpg/320px-ChilkootPass_Slope.jpg)
La orimpetegoj de la 19-a jarcento igis milojn da laboristoj el la tuta mondo ĉesi sian ĉiutagan laboron en fabrikoj kaj veturi al orkampoj - foje kun la tuta familio - por serĉi riĉecon tie.