![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/25/Rabipelao2.jpg/640px-Rabipelao2.jpg&w=640&q=50)
Ordinara didelfo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ordinara didelfo (latine Didelphis marsupialis), ankaŭ nomata "nigrorela didelfo" kontraste al la parenco blankorela, estas biologia specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ordinara didelfo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La specio troveblas en Centra kaj Suda Ameriko, de la nordoriento de Meksiko norde ĝis Bolivio sude - konkrete en Belizo, Bolivio, Ekvatoro, Franca Gujano, Gujano, Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Meksiko, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Salvadoro, Surinamo, Trinidado kaj Tobago kaj Venezuelo (unuopaj ekzempleroj eĉ vidiĝis en norda Argentino kaj Paragvajo).
Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj. La felo de ordinara didelfo estas uzata en la peltindustrio: ĝi havas longan, iom maldelikatan kaj maldensan hararon kaj estas nomata oposumo.
La bestoj manĝeblas fare de homoj, kaj ilia viando estas estimata ĉefe en kamparaj regionoj de Ameriko. La gusto tre similas al kuniklo, havas malmultan grason kaj estas mola. Ĝenerale, ĝia manĝado estas simbolo de malriĉeco, pro tio, multaj homoj hontas konfesi ĝian manĝadon.