![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Order_of_the_White_Rose_of_Finland_commander_1st_class_insignias_%2528Finland%2529_-_Tallinn_Museum_of_Orders.jpg/640px-Order_of_the_White_Rose_of_Finland_commander_1st_class_insignias_%2528Finland%2529_-_Tallinn_Museum_of_Orders.jpg&w=640&q=50)
Ordeno de la Blanka Rozo de Finnlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordeno de la Blanka Rozo de Finnlando (finne Suomen Valkoisen Ruusun ritarikunta; svede Finlands Vita Ros’ orden) estas unu el tri oficialaj ordenoj en Finnlando, kune kun la Ordeno de la Kruco de Libereco kaj la Ordeno de la Leono de Finnlando. La Prezidanto de Finnlando estas la grandmajstro de ĉiuj tri ordenoj. La ordenoj estas administrataj de estraroj konsistantaj el kanceliero, vic-kanceliero kaj almenaŭ kvar membroj. La ordenoj de la Blanka Rozo de Finnlando kaj la Leono de Finnlando havas komunan estraron.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Order_of_the_White_Rose_of_Finland_commander_1st_class_insignias_%28Finland%29_-_Tallinn_Museum_of_Orders.jpg/640px-Order_of_the_White_Rose_of_Finland_commander_1st_class_insignias_%28Finland%29_-_Tallinn_Museum_of_Orders.jpg)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Finnlando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |