ordeno de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ordre des Arts et des Lettres (en Esperanto "Ordeno de la Artoj kaj de la Literaturo") estas franca honoriga ordeno, kiu fondiĝis la 2-an de majo 1957 kaj estas administrata per la franca ministerio pri kulturo. La ordeno estas aljuĝata al "personoj", kiuj atingis elstarajn meritojn per sia kreado en arto aŭ literaturo, aŭ per sia kontribuo konatigi la artojn kaj literaturon en Francio kaj tutmonde".
Kiam la ŝtata prezidanto Charles de Gaulle en 1963 restrukturigis la ŝtatajn ordenojn de Francio, li tenis tiun-ĉi ordenon. La konsilio de la Ordre des Arts kaj des Lettres havas 12 regulare fiksitajn membrojn ("aparte la direktoroj de la kulturministria administrantaro, de la naciaj arkivoj ... kaj la franciaj muzeoj") plus 13 membroj persone nomumitaj pere de la nacia ministro pri kulturo.
La ordeno estas dividita je tri klasoj:
La ordena signo estas verda duobla kruco kun ok brakoj, kiuj por la "kavaliro" estas dekorita per arĝenta, por la "oficiroj" per arĝente ora, kaj por la "komandoroj" per ora arabesko. Krome la signo por la "komandoroj" iom pli grandas ol por la aliaj ordenaj klasoj. Meze por ĉiuj tri specoj videblas monogramo de la literoj L kaj A.
"Komandoroj" portas la ordenan signon ĉe rubando ĉirkaŭ la kolo, "oficiroj" kaj "kavaliroj" ĉe rubando fiksita maldekstre je la brusto. Ĉe la oficira rubando krome troveblas ronda ornamaĵo nomata "rozeta". La rubando larĝas 37 mm kaj konsistas el kvin larĝaj malhelverdaj strioj, dividitaj per kvar mallarĝaj blankaj linioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.