Oranĝo (rivero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oranĝo[1] (afrikanse kaj nederlande Oranjerivier), Garipo, Granda Rivero aŭ Senku-rivero estas la plej longa rivero en Sud-Afriko. Ĝi fontas en Drakensbergoj en Lesoto, fluante okcidenten tra Sud-Afriko ĝis Atlantika Oceano. La rivero estas parto de internaciaj limoj inter Sud-Afriko kaj Namibio kaj inter Sud-Afriko kaj Lesoto, same kiel inter pluraj provincaj limoj ene de Sud-Afriko. Kvankam la rivero ne trapasas iun ajn ĉefan urbon, ĝi ludas gravan rolon en la sud-afrika ekonomio provizante akvon por irigacio, kune kun produktado de elektra energio. La rivero estis nomita de Robert Jacob Gordon honore de la nederlanda reĝa dinastio Oranje-Nassau.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Oranĝo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 160 km |
Fluo | |
Fonto | Drakensbergo |
- Alteco super marnivelo | 3 150 m |
- Koordinatoj | 28° 53′ 48″ S, 29° 1′ 5″ O (mapo)-28.89666666666729.018055555556 |
Enfluejo | Atlantiko |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 28° 37′ 51″ S, 16° 27′ 0″ O (mapo)-28.63083333333316.45 |
Geografio | |
Landoj | Lesoto, Sud-Afriko, Namibio |
Alfluantoj | Fal-Rivero |
Fluado de la Oranĝo | |
Fermi