![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Orange_juice_1.jpg/640px-Orange_juice_1.jpg&w=640&q=50)
Oranĝsuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La oranĝa suko aŭ oranĝsuko estas trinkaĵo farita el premataj oranĝoj (Citrus sinensis). Necesas premi 2,5 al 3 kg da oranĝoj por ricevi 1 litron da oranĝa suko.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fd/Orange_juice_1.jpg/640px-Orange_juice_1.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Depression_Glass_Juicer.jpg/640px-Depression_Glass_Juicer.jpg)
Oni povas premi oranĝojn por si mem, helpe de mana premilo aŭ citruspremilo, sed ofte oni aĉetas oranĝan sukon en botelo aŭ kartona skatolo (depende de la mondregiono). Oni tamen ne povas kompari la kvaliton. La plej bona suko sendube estas farita el freŝaj fruktoj. La kvalito de la aĉetitaj sukoj tre multe dependas de la sukoprocentaĵo, kiu enestas kaj de la produktomaniero. Kelkaj industrie faritaj sukoj ekzemple ne enhavas 100% da suko, sed multe malpli. Al la sukoj, kiuj enhavas malpli ol 100% da suko, la produktinto ĝenerale aldonas ekzemple sukeron aŭ aliajn aĵojn (ekzemple por la kolorigo de la suko, ke ĝi aspektu natura, vitaminojn aŭ mineralojn).
La oranĝa suko estas fonto da vitamino C kaj en multaj landoj formas parton de la kutima matenmanĝo.