linio de la metroo de Montrealo From Wikipedia, the free encyclopedia
La oranĝa linio (angle Orange Line, france Ligne orange) (aŭ linio 2) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi estas la plej grava linio de la reto laŭ la longeco, nombro de pasaĝeroj kaj nombro de stacioj. Parto de la komenca reto en 1966, la oranĝa linio estis etendita en 1980, 1986 kaj 2007. Kun la flava linio, ĝi estas la dua linio iranta preter la teritorion de Insulo Montrealo, tiel priservante la urbon Laval. La oranĝa linio priservas la kvartalojn de Montrealo: Ahuntsic, Villeray, Petite Italie, La Petite-Patrie, Le Plateau Mont-Royal, Centre-Sud, Latin, Vieux-Montréal, Chinois, Centre-ville, Petite-Bourgogne, Saint-Henri, Notre-Dame-de-Grâce, Côte-des-Neiges kaj Saint-Laurent. La linio ankaŭ priservas la kvartalojn de Laval: Pont-Viau kaj Laval-des-Rapides.
Oranĝa linio | |
---|---|
Place-Saint-Henri (Metroo de Montrealo) | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | stm |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 30,0 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 stacioj | |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne orange (métro de Montréal) en la franca Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.