![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/KaraDag03.jpg/640px-KaraDag03.jpg&w=640&q=50)
Ora Pordego (roko)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ora Pordego (ruse Золотые ворота, ukraine Золоті ворота, krime-tatare Altın Qapı, Алтын Къапы) estas arkoforma roko, kiu staras en la Nigra maro apud la vulkana masivo Karadago (Krimeo, Ukrainio). Ĝi estas fama vidindaĵo, populara inter turistoj. La roko troviĝas ĉ. 85 metrojn for de la bordo kaj altas ĉ. 50 metrojn; la arko estas sufiĉe granda kaj ebligas navigon de negrandaj ŝipoj.
Situo de la roko sur la mapo de Krimeo |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/KaraDag03.jpg/640px-KaraDag03.jpg)
- La nomo "Ora Pordego" havas ankaŭ aliajn signifojn.
Antaŭe la roko nomiĝis Ŝejtan-Kapu (en la krime-tatara lingvo şeytan qapu signifas "diabla pordego"). Oni kredis, ke ie inter la proksimaj rokoj de Karadago troviĝas enirejo al infero. Poste oni ekuzis la modernan nomon, kiu estas ligita al la koloro de la roko (ĝi estas kovrita de flavaj likenoj; krome, la roko bele aspektas dum sunsubiro, kiam la sunradioj kvazaŭ origas ĝin).
Estas vaste konata la loka kredo, ke transiro sub la arko (ekzemple, sur negranda ŝipo) realigas ĉiujn dezirojn. La marfundo ĉirkaŭ la roko estas kovrita de moneroj, kiujn turistoj ĵetas en la maron por la realigo de la deziroj.