Opta kruciĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La opta kruciĝo aŭ opta kiasmo estas tie en cerbo kie la du optaj nervoj kruciĝas. Ĝi troviĝas ĉe fundo de cerbo, sub la hipotalamo. Ĝi ekzistas en ĉiuj vertebruloj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/1543%2CVisalius%27OpticChiasma.jpg/220px-1543%2CVisalius%27OpticChiasma.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e4/Voies_visuelles3.svg/640px-Voies_visuelles3.svg.png)
En multaj bestoj, la du optaj nervoj kruciĝas kaj iras al la kontraŭa flanko de cerbo sen unuiĝi; rezulte, la dekstra parto de cerbo traktas vidan informon de la maldekstra okulo, kaj la maldekstra cerbo traktas informon de la dekstra okulo. Kvankam, en bestoj en kiu la okuloj direktas al la sama direkto kaj la vidkampoj de la okuloj multe interkovras (ekzemple homoj), ono de la aksonoj de ĉiu okuloj ne krucas al kontraŭa flanko, sed restas samflanke; do, post la opta kruciĝo, ĉiu fasko enhavas aksonojn de ambaŭ okuloj.[1][2]