Opidumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Opidumo (latina: oppidum, en pluralo oppida: fortikaĵo, fortikita loko, la vorto estas derivita de la latina OB-pedum, "fermita areo", eble de la vorto pedóm en la antikva prahindeŭropa lingvo signifanta "okupata areo" aŭ "piedsigno") estas fortikita, urbsimele konstruita setlejo de la La-Tène-epoko (malfrua ferepoko). Ties estiĝon oni plej ofte kunigas kun popoloj de la keltoj kaj dakoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Celtic_Oppidum_1st_century_B.C..jpg/320px-Celtic_Oppidum_1st_century_B.C..jpg)