Opel
From Wikipedia, the free encyclopedia
La firmao Adam Opel GmbH estas germana entrepreno, kiu produktas aŭtojn kaj apartenas al la usona aŭtomobila konzerno General Motors. Sidejo de la entrepreno estas la urbo Rüsselsheim en Germanio. En pliaj tri germanaj lokoj kaj aldonaj ses eŭropaj lokoj ekster Germanio troviĝas produktejoj.
Tiu ĉi artikolo temas pri la aŭtoprodukta konzerno Opel. Aparte de tio ekzistas internacia organizaĵo nomata mallonge OPEL, aŭ plennome Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj. |
Rapidaj faktoj aŭtomobilo-faranta firmao • aŭtomobilmarko • filio vd, Lando ...
Opel | ||
---|---|---|
Adam Opel GmbH | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • aŭtomobilmarko • filio vd | ||
Dum | 21-a de januaro 1862 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
Fondintoj | Adam Opel vd | |
Sidejo | Rüsselsheim | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Florian Huettl | |
Agokampo | kamioneto • aŭtomobilo | |
Posedata de | Stellantis vd | |
filiaj kompanioj | Vauxhall • Opel Eisenach • Opel Performance Center • Opel Special Vehicles vd | |
Posedataj kompanioj | Opel Performance Center • Opelwerk Rüsselsheim vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
Rapidaj faktoj tegmenta internacia konzerno:, informoj pri la entrepreno: ...
tegmenta internacia konzerno: | |
---|---|
nomo | General Motors |
ĉefa sidejo | Detroit, Miĉigano (Usono) |
informoj pri la entrepreno: | |
nomo | Adam Opel GmbH |
fondodato | 1862 |
fondoloko | Rüsselsheim |
sidejo | Rüsselsheim |
kunlaborantoj | 25.103 (dum 2009) [rompita ligilo] |
Adreso | |
Kontaktadreso | Adam Opel GmbH Friedrich-Lutzmann-Ring 65423 Rüsselsheim |
Telefono | (06142) 7-7 0 |
Retpoŝto | kunden.info.center@de.opel.com |
Ligilo | http://www.opel.de/ |
Fermi
Opel estas en kontinenta Eŭropo kaj en Arabio la ĉefa marko de la konzerno General Motors. La modeloj laŭlande nur diferencas laŭ etaj detaloj karoseriaj.