komunumo de Norda Makedonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Opština Kavadarci estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 35 733 homoj[1][2] sur areo de 992,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas urbo Kavadarci.
Opština Kavadarci | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Vardar | ||
Poŝtkodo | 1430 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 733 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 26′ N, 22° 1′ O (mapo)41.4422.01 [+] | ||
Alto | 909 m [+] | ||
Areo | 992,44 km² (99 244 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kavadarci Municipality [+] | |||
Opština Kavadarci situas okcidente de la Vardar Rivero. La norda parto estas ebena en la valo Tikves. La Nigra rivero fluas tra ĉi tie. La suda kaj okcidenta parto estas monteta kun la montoj Kožuv, Kozjak kaj Mariovo. La alteco estas ĉirkaŭ 150 m norde ĝis preskaŭ 2200 m sude.
La komunumo havas areon de 992,44 km² kaj konsistas el la urbo Kavadarci kaj 39 aliaj vilaĝoj:
Begnište, Bojančište, Bohula, Brušani, Bunarče, Vataša, Vozarci, Galište, Garnikovo, Glišik, Gornja Bošava, Grbovec, Dabnište, Dobrotino, Donja Bošava, Dragožel, Dradnja, Drenovo, Kesendre, Klinovo, Konopište, Košani, Krnevo, Kumaničevo, Majden, Marena, Mrežičko, Pravednik, Ržanovo, Radnja, Rajec, Resava, Rožden, Sopot, Stragovo, Fariš, Čemersko, Šeškovo, Šivec kaj Čiflik.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Rosoman en la nordo, Opština Negotino en la nordoriento, Opština Demir Kapija en la oriento, Opština Gevgelija en la sudoriento, Opština Prilep en la okcidento kaj Opština Čaška en la nordokcidento. En la sudo pasas la ŝtata limo kun Grekio.
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 38 741 homoj.
El la suma nombro, 37 863 estis makedonoj (97,74 %).
Laŭ religio: 37 332 ortodoksoj (96,36 %), 1 164 islamanoj (3%) kaj aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.