Umar ibn al-Ĥattab
araba politikisto kaj religiestro; la dua kalifo de Islamo / From Wikipedia, the free encyclopedia
ʿUmar ibn al-Ĥaṭṭāb aŭ Umar la 1-a, arabe أبو حفص “الفاروق” عمر بن الخطاب aŭ ankaŭ Omar aŭ Omaro (naskiĝis ĉirkaŭ 587 aŭ 591 en Mekao; mortis la 3-an de novembro 644) estis kunulo de la islama profeto Mohamedo kaj iĝis dua kalifo de Islamo post Abu Bakr en 634. Li estas ano de la klano Banu Adi de la tribo de Kurajŝoj. Li estis unu el plej povegaj kaj influaj islamaj kalifoj (sukcedantoj) en la historio.[1]
Konvertinto al Islamo dum la 6-a jaro post la unua revelacio de Mohamedo li pasigis 18 jarojn en kamaradeco de Mohamedo, nome li iĝis Sahabo. Li sukcedis post Abu Bakr la 23-an de aŭgusto 634 kiel la dua kalifo de la Raŝiduna Kaliflando, kaj ludis signifan rolon en Islamo. Sub Umar la islama imperio kreskis kun senprecedenca rapideco regante la tutan Sasanidan Persian Imperion kaj pli ol du trionojn de la Orienta Romia Imperio.[2] Liaj leĝdonaj kapabloj, lia ekonomipolitika kaj administra kontrolo de rapide kreskanta imperio famigis lin. Li estis mortbatita fare de persa kaptito.
Li estis kompetenta islama juristo konata pro sia pia kaj justema naturo, kiu havigis al li la epiteton Al-Farooq ("tiu distinganta inter pravo kaj malpravo"). Li estas foje aludita kiel Umar la 1-a fare de historiistoj de Islamo, ĉar ankaŭ posta umajida kalifo, Umar la 2-a, portis tiun nomon. Laŭ Sunaistoj, Umar estis la dua plej granda inter la Sahaboj post Abu Bakr.[3][4][5]
Dum la regado de Umar, la kaliflando etendiĝis je senantaŭaĵa komparo. Liaj atakoj kontraŭ la Sasanida Imperio rezultis en la konkero de Persio en malpli ol du jaroj (642–644).[6] Laŭ la juda tradicio, Umar interrompis la kristanan malpermeson kontraŭ Judoj kaj permesis ilin veni en Jerusalemon por preĝadi.[7]