![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Olst-Wijhe_vlag.svg/langeo-640px-Olst-Wijhe_vlag.svg.png&w=640&q=50)
Olst-Wijhe
municipo en Overiselo, Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Olst-Wijhe (52° 20′ N; 06° 06′ E Mapo) Olst-Wijhe estas municipo kiu situas en la nederlanda provinco Overijssel ĉe la rivero IJssel inter Deventer kaj Zwolle. Ĝi ekestis je la 1-a de januaro 2001 pro kunfandiĝo de la municipoj Olst kaj Wijhe.
ISO
Rapidaj faktoj Municipo Olst-Wijhe, nederlanda municipo ...
Municipo Olst-Wijhe | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Olst-Wijhe | Blazono de municipo Olst-Wijhe | |
![]() | ||
nederlanda municipo | ||
Provinco | Overiselo | |
Ĉefloko | Wijhe | |
Areo - Tero - Akvo |
118,38 km² 114,16 km² 4,22 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
18361 (2021) 152 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 20′ N, 6° 6′ O (mapo)52.3333333333336.1 | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N337, N348 ; fervojo Arnhem-Zwolle | |
CBS-municipokodo | 1773 | |
Telefona kodo | 0578 | |
Poŝtkodo | 8120–8139, 8195–8199 | |
Oficiala retejo | https://www.olst-wijhe.nl/ | |
Fermi
La vilaĝetoj Marle kaj Welsum estas eksklavoj, kiuj situas je ambaŭ bordoj de la rivero IJssel. La nombro da loĝantoj estis 17 333 je la 1-a de julio 2006. Fine de 2021 en la municipo vivis 18 361 loĝantoj sur areo de 118,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km². En la vilaĝoj Olst, Wijhe kaj la vilaĝeto Marle situas bonprizorgitaj muelejoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Olst_ijssel.jpg/640px-Olst_ijssel.jpg)
Ĉe la IJssel
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/20150716_Zicht_op_Wijhe.jpg/640px-20150716_Zicht_op_Wijhe.jpg)
Wijhe