municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Oliva de Mérida estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Oliva de Mérida | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06475 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 669 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 47′ N, 6° 7′ U (mapo)38.7899533-6.1243458 [+] | ||
Alto | 490 m [+] | ||
Areo | 254,5 km² (25 450 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Oliva de Mérida [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas oliveños. La censita populacio en 2008 estis de 1.878 loĝantoj.
Oliva de Mérida estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 332 m; je 87 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 27 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 254,5 km². Ĝi distas je 9 km de Guareña al kiu estas tre ligata por komerco, administro, lernado ktp.
La ekonomio estas ĉefe de agrikulturo, kun hegemonio de olivarboj (kiu nomigas la vilaĝon), cerealoj (tritiko) kaj vitejoj.
La ĉefa estas la preĝejo kaj antikva preĝejo kiun oni uzis kiel malnova tombejo kaj kiu estas sur monteto nome El Morro. Estas nobela domo en la kamparo survoje al Villagonzalo kiu apartenis al la grafo de La Oliva.
Oliva de Mérida havas ankaŭ arkeologian kuŝejon nome "El Palomar" elireje al Palomas. Sed tiun kuŝejon oni ne prilaboris kaj apenaŭ oni scias ion pri ĝi.
En la montetaro de la Francisca ekzistas surrokaj pentraĵoj, tre detruitaj de homoj, en la kavo de La Charneca [ĉarNEka].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.