![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Mona_Lisa%252C_by_Leonardo_da_Vinci%252C_from_C2RMF_retouched.jpg/640px-Mona_Lisa%252C_by_Leonardo_da_Vinci%252C_from_C2RMF_retouched.jpg&w=640&q=50)
Oleo-pentrado
pentrado per olefarbo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oleo-pentrado estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Mona_Lisa%2C_by_Leonardo_da_Vinci%2C_from_C2RMF_retouched.jpg/640px-Mona_Lisa%2C_by_Leonardo_da_Vinci%2C_from_C2RMF_retouched.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Vermeer-view-of-delft.jpg/640px-Vermeer-view-of-delft.jpg)
Oleofarbo estis uzita por la unua fojo en okcidenta Afganio, iam inter la 5-a kaj la 9-a jarcentoj. Ĝia uzado sekve disvastiĝis okcidenten ĝis tiam, kiam en Mezepoko ĝi atingis Eŭropon. Oleo-pentrado sekve fariĝis la ĉefa ĝenro de pentrado : klimakse de la Renesanco, la antaŭa metodo "tempero" estis jam preskaŭ tute anstataŭigita en la plej granda parto de Eŭropo.